Ni instruas la lingvon al niaj infanoj
mardo 15a aŭgusto 2006, de cyrille
Kial ne paroli Esperanton al siaj infanoj ekde la naskiĝo ?
Lerni Esperanton estas ŝanco por la infanoj kiam oni vivas en unulingva medio, almenaŭ se ni sukcesas utiligi tian lingvon.
Unue, parolu, kaj vi vidos ke la infano ekde kiam ili havas 2 aŭ 3 jarojn scipovas rekoni kiun lingvon vi estas parolanta. Post la 5a jaro, ili jam komprenas kion vi diras esperante, eĉ se ili neniam respondas al vi samlingve.
Poste, la lernoscio en la dua lingvo tre proksime sekvas tiujn de la unua lingvo. Do la problemo trovi taŭgajn librojn por infanoj en Esperantio komenciĝos. Jen listo de libroj kiujn ni havas. Se vi vizitas nian familion, vi profitos la okazon foliumi ilin :
Usborne Publishing :
Mil unuaj vortoj en esperanto (Tre bone por grafike malkovri novajn vortojn. Infanoj tre ŝatas serĉi la anason kaŝita en ĉiu paĝo)
Kezdk Eszperanto nyelvknyve : Tute en esperanto, escepte kelkaj tradukoj en la hungara, kun belaj desegnaĵoj
Progreso Eldonejo : La knabino kiu ne volis iri al la infanejo
Ĉina Esperanto Eldonejo :
Heliko kaj ĝia domo (Fakte du mallongaj rakontoj). Stranga propagando kontra egoismo.
Lutro kaj bufo (Fakte du mallongaj rakontoj)
Du katetoj ; kiuj chiam kverelas kaj perdas sian novan domon pro malica vulpo.
Petolema kaprido (Fakte du malongaj facilaj rakontoj, la unua pri la tre konata fabelo kun infano kiu ofte bezonas helpon, kaj ne plu ricevas helpon kiam la lupo alvenas. La dua temas pri soriko kiu bezonas helpon de pli granda besto, kaj kiu poste redonas la servon al la cervo).
Kokido venĝis sian panjon (Facila lingvo kun desegnaĵoj kiuj rilatas al la agado, eĉ se la morto de la patrino ekde la komenco estas trista por la infanoj)
Lotus-Lanterno (Longa libro por juna infano sed kun facila lingvo kaj tre belaj desegnaĵoj, kiuj tamen ne donas tiom da informo, kiom la teksto)
Magia ŝipo : aro da mallongaj rakontaj tipe ĉinaj. Ĝi taŭgos por 10 jaraĝa infano.
Bela revulo
Lupo invitas urson : Sed vulpo kaŝiĝas proksima kaj ŝtelas la du manĝontajn kokidojn. Li instigas la lupon suspekti kaj ataki la urson, kaj inverse. Mi ĉiam pensas ke vulpo estas kapitalisto dum tiuj ĉinaj rakontoj !
Anaseto kaj koketo
Urseto ekkonis sian eraron
Kial leporoj havas mallongan voston (Facila lingvo). La leono preparis voston ĉar li decidis ke bestoj estu pli belaj kun vosto, sed la leporo tiom timis pri la pluvo ke li ne ĉeestis kiam li estus doninta sian. Finfine, li kaptas pecon post la batalo inter la kato kaj la hundo.
Vostokonkurso (La lingvo estas pli malfacila kun pli da aktivaj participoj). Bestoj faras konkurson por scii kies vosto estas la plej efika. La rakonto estas iom stulta kaj finiĝas kiam la simio deklaras ĉiujn samvaloraj.
Konstrui novan ponton (La lingvo estas pli malfacila kun pli da aktivaj participoj). Apud rivereto, Simio, Leporo, Elefanto kaj Sciuro devas unuiĝi kontraŭ vulpo por rekonstrui ponton super la rivero el kie ili serĉas fruktojn. Denove "unueco estas forto".
Brava kolombido (2 rakontetoj) : Stulta kolombido preskaŭ memofertas sin por estingi brulingantan arbaron.
Kiel kovi : kukulino malkovras la patrecan metion kaj preferas ne labori por ŝteli alies lokon. Aĥ, denove tiuj kontraŭ
Fabloj kaj fabeloj de Nora Caregea
La Esperanto Klubo : La bela planedo
Kleks : Kiel ĉiuj katetoj. Unu paĝo skribita kun unu paĝo kun desegnaĵoj. Por pli ol dek jaroj, eĉ se mi sukcesis legi unu rakonton al niaj filinetoj. La lingvo estas malfacila pro tro longaj frazoj.
Coppenrath Verlag : Maks kaj Morits (Malfacila por pli junaj ol 10 jaroj)
ICEM : La hoko trolo (Tre bele verkite de infanoj de la centra lernejo de Arjng el svedio). La rakonto estas trilingva (Sveda, Esperanta, Franca).
Esperanto Asocio de Finlando : Muminvalo. 10 rakontoj por infanoj. Stranga mondo, mi dubas ke infanoj povas interesiĝi al tiu rakonto per fremda lingvo. Aliaj estas tradukitak de Sten Johansson sed ne eldonitaj. Vi povas elŝuti ilin per interreto.
Espranto-jeunes : La eta spiru, gastono la fuŝo
Lille-Villeneuve Espranto : Tinĉjo en Tibeto
Kava-Pech :
Arne, la ĉefido. Rakonto el la vikinga epoko, premiita en UEA konkurso, kies centro estas rilatoj inter liberuloj kaj sklavoj.
Ĵim la migrulo, de Stampa, Siegfried, Yvette. Aventuroj de juna tigro en sudafriko, laŭ veraj okazaĵoj dank’al la enketo de la aŭtoro (Mi renkontis la tradukiston, kiu klarigis tion al mi).
Another Language Press : La tri ursoj. Ili malkovras knabinon malkovrintan sian domon. Belaj desegnaĵoj kun tre facila lingvo por infanoj 4 jaraghaj.
National Parks Foundation of South Australia : Bib la koalido. Tre bela surpriza trilingva libro. Originale verkita kaj printita en angla kaj japana, oni nur gluis esperantistajn etikedojn. Tio estas tre bona ideo por unuigi la printadon.
Pour penser l’endroit : Ĉio fareblas. Unua libro de la serio "Historioj por pensi ĝustasence". Tre bela libro kun infanaj desegnaĵoj, tradukita el la unua de sesopa franca serio. La sonbendo estas elŝutebla per tiu retejo.
Germana Esperanto Asocio : Hirthara Petro. La struwwelpeter en Esperanto. Tre fama germana libro por la infanoj.
Nora Caragea, Kvaronlando : tre interesa mondo kie infanoj naskiĝas buntaj, kaj fariĝas unukolora laŭ la parto de la mondo kie ili vivas. Ĉiuj pensas ke sia mondo estas pli bone ol la aliaj, ĝis kiam nova infano, piziĉjo, ne tiom rapide unukoloriĝas, kaj fine liberigas ĉiujn infanojn el tiu pensmaniero.
La avo en la ĉareto : Bela kaj nuntempa libro por juna leganto, kies novan elanon faciligos la multaj desegnaĴoj.
Inter-kulturo, Maribor : La infanoj en la arboj. Rande de la praarbaro vivas familio kiu kultivas nur kelkajn etajn kampojn. La mastro volas forbuligi la arbaron. Bela kaj nuntempa libro por juna leganto, kies novan elanon faciligos la multaj desegnaĴoj.
La kuraĝa tamburisteto : brokantaĵo, infalibro de antaŭ kelkaj jardekoj.
UEA, Winnie-La-Pu : Mondafama Winnie the pig, en esperanto.
Ege amuza fama libro pri Kristoforo Robin, tute taŭgas ekde 7 jaroj. Edmund Grimley Evans estas nun tradukanta la sekvan libron.
Hungara Esperanto Asocio, La aventuroj de Tom Sawyer
Edistudio, Mondo de travivaĵoj., de Tibor Sekelj. Ne por infanoj sed por junuloj.
Ĉarenta Esperanto : Ĉu mi malplaĉis al vi. bele ilustrita sed iom
stranga libreto.
La arkeo foriras je la oka. Vi povas elŝuti ĝin per la vikio.
Kuniks la kuniklo
Bestoj en niaj domoj
Pri filmoj, estas malpli facile. Ni havas nur Mazi en Gondolando kiu estas bonega, kaj Mejzi la muso. Gerda malaperis ne taŭgas por infanoj malpli aĝaj ol 10 jaroj. Tial ni havas projekton fari esperantistan version de Kiriku kaj la sorĉistino . Subtekstoj pretas kaj elŝuteblas el tiu TTTejo. Kun subtekstoj, spektu la filmojn de Kirill Shvedov.
Pri sonoj, aŭskultu la rakontojn el Lasu min paroli plu kaj Vere aŭ fantazie ĉe Lernu aŭ Espranto-jeunes. Ankaŭ "Ĉu vi aŭdis ke" estas tre bona por lernanto. Poste, aŭskultu ĉion tie ĉi.
Ankaŭ legu tie
Pri fabeloj, nepre vizitu la belaspektan retejo de Ana kaj Dima.