vendredo 27a oktobro 2006, de cyrille
La Kastelo Kagenfels estas malgranda fortikaĵo, kvazaŭ forgesita sub la plantaroj, en la arbaro de la urbo Obernai, apud la monaĥejo « Mont Saint-Odile ». Ĝi situas je la altitudo 667 m, kaj estas interesa celo por migrado tra la arbaro.
Oni ne povas vere viziti la ruinojn, sed oni povas vidi la kastelon konstruata. Jes, mi ne eraris, kelkaj frenezuloj rekonstruas la kastelojn dum sian liberan tempon, kaj tute libervole. Ni do elektis tiun vivantan konstruaĵon kiel unua loko pri kiu vi povas elŝuti sonojn por vizitado.
Maldensigu la zipan dosieron (14 Mo), kaj vi trovos printindan mapon, kaj kelkajn sonojn aŭdeblajn. Vi nun komprenos kion ni volas fari por altigi la uzeblecon de esperanto kiel turisma lingvo.
La asocio kiu zorgas pri la rekonstruado havas retejon en kiu vi povas legi la historion de la kastelo esperante. Vizitu http://www.kagenfels.org/