bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kial veni > Por la semajno antau ol REF2013

Por la semajno antau ol REF2013

lundo 10a decembro 2012, de cyrille

REF2013 okazos nur dum unu semajno en Grésillon. Se survoje vi volas halti en Alzaco, vi certas ke cheestos niaj filinoj en Obernai.

Kiel veni estas priskribita en alia artikolo.

Kie loĝi : 200 metrojn for de nia apartamento estas la tendumejo.

Che la alia flanko de la strato situas hotelo, sed ghi estas kvarstela. Forgesu ghin. Estas multe da chambroj lueblaj en Obernai kaj apudaj vilaghoj.

Kion fari surloke ?
- Obernai havas grandan naghejon modernan

- Vi povas viziti urbojn :

Viziti Obernai, vidu la oficialan paĝaron en esperanto Malkovru la urbon per auskultiloj por memvizito

Vizitu Strasburgon

"Sciencumi ludante" :

En Strasbourg, mi povas aĉeti grupan bileton, eĉ por unu aŭ du homoj, por Le Vaisseau. Tio estas eta scienca domo kie la infanoj malkovras fizikon, bestojn, kemion, hidraŭlikon ktp... La tuta domo estas trilingva (Franca, germana kaj angla). Malkovru la flugtapishon.

La muzeo Oberlin, ankaŭ trilingva, ebligas malkovri ludante la pedagogion de la pastoro Jean Frédéric Oberlin de Waldersbach (18-a jarcento).

La europa kvartalo kie situas la sidejo de la (Europa parlamentejo) kaj konsilio de Europo.

Uzu la ŝipojn por krozi en Esperanto en la urbo : La virtuala vizito tuj por atendi la veran viziton

- Viziti kastelojn :

Proksimaj kasteloj estas "Landsberg" atingebla piede post 2 horoj kaj Kagenfels kiu estas rekonstruata nun.

Iom pli for je 30 kilometroj, staras kastelo che montopinto Haut-Koenigsbourg,

(JPG)

Flugfolio en Esperanto disponeblas ĉe la kaso. Nepre prenu ĝin.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP
Creative Commons License
Bildoj, tekstoj kaj sonoj elshuteblaj per
kontrakto Krea Komunajho escepte kaze de aliaj informoj. Radiostacioj, bonvolu kontakti nin por uzi iun ajn dosieron au parton