mardo 27a februaro 2007, de cyrille
La libro « Ĉio fareblas » membriĝas de kolekto de pluraj libroj en la Franca lingvo. Aŭtoro-ilustrito, Aline de Pétigny verkas por la infanoj de pli ol dek kvin jaroj. Pere de la serio « Historioj por pensi ĝustasence », ŝi celas komuniki ian filozofion pri la vivo, kaj por etuloj kaj por plenkreskuloj. La libron tradukis Martine kaj Christian Rivière.
La libreto haveblas ĉe la getradukistoj Martine kaj Christian Rivière kaj ĉe la retejo de la eldonisto, « les éditions pour penser à l’endroit ».
Libere uzu kaj disvastigu tiun sonbendon kondiĉe ke vi respektu la licenson « Creative Commons » (kreaĵo komuna), dua versio kun la pecoj « kreantoj » « nekomerca uzo » kaj « neniu ŝanĝo ». ĉiuj eroj devas ariĝi.
Kun la voĉo de
Annaïs Hurstel, Zoe
Bénédicte Hurstel, Artemiz,
Violette Walther, la patrino
Bruno Flochon, la patro
Vincent Feydel, Marteno
kaj Cyrille Hurstel por la cetero.
Elŝutu la dosierojn (Atentu pri la 155 mo) kaj kopiu ilin sur aŭdeblan diskon. Se tio ne eblas, elŝutu la densigitan dosieron por trovi la mp3-ojn (13 mo).
La libro estis premiita en la belarta konluso de la 92a UK en Jokohamo en 2007 : ĝi estas la infanlibro de la jaro ! Ni esperas ke tiu libro alportos al vi kaj al viaj infanoj, emocion, plezuron kaj cetere iom da feliĉo.
Se vi deziras ĝin, iru tien