bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kial veni > Vizitu Obernai dank’al viaj aŭskultiloj

Vizitu Obernai dank’al viaj aŭskultiloj

dimanĉo 18a oktobro 2009, de cyrille

Ĉiuj versioj de tiu artikolo :

La paĝaro de la urbo havas kelkajn paragrafojn en Esperanto. En la urbo mem, vi malkovros panelojn trilingvajn, kies enhavo nun ekzistas kiel sonmaterialo. Elŝutu la dosieron, elpaku ĝin kaj uzu ĝin. Bonvolu sendi komentojn al mi por plibonigo. Dankon.

Obernai, Elzaco pri ku vi revas.

Obernai, ĉarma urbo

Internacie fama, Obernai fieras esti la dua plej turisma urbo de la Departemento Bas-Rhin, en Elzaco, (Orienta francio), post la eŭropa ĉefurbo Strasburgo. Obernai bonŝancas pro neordinara allogeco ĉar ĝi nestas ĉe la piedo de vogezaj montaro kaj la monto Sankta Odilia, kaj situas ĉe la vinstrato de Elzaco. Tiu historia urbo apartenis al ligo de imperiaj urboj konata per la nomo « dekapol » (urbodeko). Ĝi provizas al siaj 11504 loĝantoj kaj gastoj plej agrablan vivmedion kaj vivkondiĉojn. Vi spertos ĝustan ekvilibron inter la urba medio de la centro kun ĝiaj servoj, kaj ĝia ĉirkaŭa sereniga kamparo. La ĉarmo de tiu elzaca urbo fontas el ĝiaj remparoj, ĝiaj tradiciaj trabfakaj domoj, konstruitaj per traboj kaj argilo, ĝia sonorilturo, kaj ĝia historia urbocentro. La multaj trajtoj kiel urbo kultura, sporta, entreprenema, frandema, historia, ornamita de floroj, ravos vin. Obernai efektive anas en « la plej belaj francaj devojiĝoj » (Franclingve « Plus beaux détours de France »).

Obernai, urbo kiu scipovos gastigi vin

Situita je 25-kilometroj sude de Strasburgo kaj 15 minutoj de la internacia flughaveno, Obernai profitas idealan lokon en la centro de Elzaco. La ĉefaj autoŝoseoj proksimas al Obernai, kaj la fervojo Sélestat-Strasbourg konektas ĝin al rapida trajno TGV, ebligante vojaĝon al Parizo po malpli ol 3 horoj. Ĉiujare Obernai gastigas milojn da turistoj venintaj pro ĝia kuirarto, ĝia historio, ĝia agemo, ĝiaj festoj. Kiom da gustoj, tiom da eblecoj en Obernai.

Obernai proponas vastan elekton por loĝado. La turisma oficejo kalkulas ne malpli ol 2700 litoj inter meblitaj lueblaj apartamentoj, ĉambroj en privataj domoj, hoteloj inter 2 ĝis 4 steloj, familiaj domoj por ferioj, familia feria vilaĝo kaj urba 3-stela tendumejo.

Uzante ĉiujn eblecojn inter kreemo kaj elzaca kuirarto, la kuiristoj de la restoracioj de Obernai scipovos kontentigi ĉies apetiton. En sincera kaj varma etoso, 11 vindrinkejoj provizos vin per lokaj specialaĵoj, kiel la tradicia saŭerkraŭto, la viandaĵa plado « baeckeoffe » kaj flamtortoj. Ankaŭ indas malkovri, laŭ Michelin gvidlibro, 2-stelajn gastronomiajn restoraciojn.

Obernai, dinamika kaj entreprenema urbo

Obernai konstruis imponan aron de edukaj, komercaj, sportaj kaj distraj konstruaĵoj, kiuj allogos ĉiujn. Dum la tuta jaro, okazas trafendaj kulturaj kaj sportaj eventoj. La « Estivales » dum la somero, la internacia Triathlon, la dumnokta kurado « Hans », la festivalo de la nova cirko, la organa foiro BiObernai, la festivalo de aŭtuno, la tradicia kristnaska bazaro ktp. La asocioj de Obernai (Pli ol cent) ankaŭ aktive fortigas ĝian viglecon. Obernai estas ankaŭ unu el la plej bela ekonomia montrofenestro de la regiono dank’al siaj 8000 laborpostenoj. Grandaj entreprenoj, kiel Hager, la bierfarejo Kronenbourg, Triumph, CMO, Ebm Papst, Steoffler, Supra kaj multaj malpli grandaj troviĝas tie ĉi.

Spertu la ĉarmon de Obernai... Vi nature sentos vin hejma tie ĉi.

Alkroĉitaj dokumentoj


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP
Creative Commons License
Bildoj, tekstoj kaj sonoj elshuteblaj per
kontrakto Krea Komunajho escepte kaze de aliaj informoj. Radiostacioj, bonvolu kontakti nin por uzi iun ajn dosieron au parton