bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kiuj ni estas > Articles - Artikoloj > UK en Firenzo > Ne nur Firenza, sed ĉefe.

Ne nur Firenza, sed ĉefe.

Dimanĉo

lundo 31a julio 2006, de cyrille


Dimanĉo : Tre ofte kiam ni varbadas, oni demandas al ni « Kie estas Esperantio ? ». Kie ĝi estas ? Sur la tuta tero, sed ege malgranda kun malgranda denseco, kiel la kosmo kiu enhavas ĉefe vakuon. Dum tiu semajno, eble Esperantio ne estas nur en Firenzo, sed ĉefe ĝi estas tie, kaj tie signifas ĉirkaŭ la Palazzo dei Congressi.

Do, kiom vasta povas esti Esperantio nun ? Hieraŭ nokte, post promenado en tiu tre bela urbo, ni haltigis nian grupon da Francanoj, krokodilante kiel ni kutime fieras, en trinkejon. Nekutime, la najbara trinkanto estis babilema pollandano. Do Esperantio, dum tiu dimanĉa vespero, estis almenaŭ 500 metroj larĝa ĉar ni tute hazarde renkontis iun nekonata je tiu distanco.

Ĉu nia granda UK estas videbla ekstere de la movado ? La reprezanto de la urbo fiere diras ke Firenzo estas tre taŭga loko por starigi Esperantion dum tiu semajno, ĉar se eĉ la urbo havas nur 400 000 loĝantoj, ĉirkaŭ 7 milionoj da turistoj trapasas la urbon po jaro. Eble jes, sed ĉu tio taŭgas por disvastigi la ideon de neŭtrala internacia lingvo ? Ĉu tiuj 7 milionoj havos ŝancon uzi la internacian lingvon serĉante hotelon, apartamenton, restoracion ktp ? Ĉu ili povos elekti esperanto en la sentegmenta buso kiu ĉirkaŭigas ilin tra la urbo ? Potenciale jes, fakte ne.

Kiel Esperanto, potenciale ĝi valoras multe, fakte ne. Tion venis diri brile prelegite François Grin. Dank’al li, eksterulo venis klarigi la mondon kaj diri la veron. Esperanto ne estas sufiĉe prestiĝa lingvo, ne sufiĉe utilas pro praktika normala vivo, kaj precipe, la potenco rilatas al mono en nia mondo. Kiom da mono oni povas fari per esperanto ? La respondo je la fino de la semajno.

Ĉu Firenze taŭgas por UK ? Mi ne komprenas kial Firenzo pli taŭgas ol alia loko se ni ne uzas tiun turistan allogan aspekton de la urbo. Kompreneble, tie Mikelanĝelo skulpis la statuon David, sed kie estas kaj kia estas nia Goliat ?

Trovu ĝin, restas ankoraŭ 6 tagoj por pridiskuti tion.