bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kiuj ni estas > Articles - Artikoloj > 2011 montras ke la demando pri "LA estonta naftoprezo" estas sensignifa (...)

2011 montras ke la demando pri "LA estonta naftoprezo" estas sensignifa !

vendredo 11a marto 2011, de cyrille


De tri jaroj, mi publike prelegas pri nafto-pinto aŭ alidirite, kulmino de la nafto produktado en la mondo. Tuj venas demando pri nafto-prezo.

"Kian nafto-prezon vi antaŭ vidas por la estonteco ?"

En 2008, mi antaŭvidis tian malkvietan evoluon kun ekkreskoj pro nafto-manko kaj poste drastaj faloj pro okazanta krizeto.

Kvazaŭ la sistemo havus febron. Sed komence de 2011, okazas io, pri kio neniu parolas. Fakte, kelkaj silentoj estas nekredeblaj kaj neaŭdeblaj.

Eŭropo, kiel politika instanco, ne aŭdeblas pri la "araba printempo". Ankaŭ la movado havas nenion direndan pri tiu historia fenomeno, sed tiu fakto pli kompreneblas kaj malpli gravas. Negletebla kvanto kiel la movado tute ne influas la faton de milionoj da personoj.

Apud tiuj silentoj, io rimarkinda montras la finon de la nuntempa kara mondo-nafto. La termino "nafto-prezo" estas uzata en Usono por signifi la koston de 42 galonoj da da West Texas Intermediate kruta nafto, liverota en Cushing, Oklahoma dum la venonta monato. La BP Statistical Review montras la averaĝan prezon de nafto-prezo en Dubai, Brent, Nigerian Forcados kaj West Texas Intermediate ekde la komenco, en 1972.

(PNG)

Kaj nun, de tri semajnoj, 15 ĝis 20 dolaroj disigas la prezon de la Brent kaj la WTI. Tio ne signifas ke la jara averaĝa diferenco atingos 15 dolarojn, sed ni tamen ne plu povas paroli pri LA nafto-prezo, sed pri nafto-prezoJ. Nekredeble, neniu komentas tiun novaĵon !

Tiu tendenco estas ĉefa ŝanĝiĝo por nia estonteco. Plej verŝajne, ne ekzistos nur unu merkato pri nafto post 2020. Ekzistos pluraj regionskale, kiel por gaso kies trasportkostoj estas dekoble pli altaj ol tiu de nafto. Aŭ depende de la kvanto restanta en la "libera" merkato, eĉ tiu mortinta merkato ne plu funkcios.

Kial ?

Potencaj grupoj, kiel la usona armeo, la Nord Atlanta Trataĵ Organizo agante por Eŭropaj landoj se ili ne sukcesas liberiĝi de la usona "protektado", la Ĉina Popola Armeo, la Rusa ŝtato kaj tiel plu, traktos rekte kun la restantaj eksportantoj. Tiel, plejmulto de la restantaj kelkdekoj da milionoj da tagaj bareloj ne atingos merkatojn. Nur kanadanoj plu vendos laŭ la pasinta maniero ? Eĉ tio ne certas ĉar Kanado ne nepre plu ekzistos pro disiĝo inter naftoplenaj ŝtatoj kaj la aliaj.

Por ĉiuj normalaj homoj kiel mi kaj vi kiu legas tiun paĝon, LA nafto-prezo estos demando tute sensignifa. Kvazaŭ oni petus vian opinion pri la alteriĝprezo en Heathrow por via privata aviadilo. Neniam mi traktis tiun temon kun esperantisto, ĉar ĝi ne estas problemo nia.

Prefereble vi prepariĝu por ne dependi pri nafto post 10 jaroj, ĉar ĝia prezo povos malagrable veki vin post tumulta nokto en saŭdi arabio.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP
Creative Commons License
Bildoj, tekstoj kaj sonoj elshuteblaj per
kontrakto Krea Komunajho escepte kaze de aliaj informoj. Radiostacioj, bonvolu kontakti nin por uzi iun ajn dosieron au parton