bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kiuj ni estas > Articles - Artikoloj > Cyrille Hurstel prelegas

Cyrille Hurstel prelegas

dimanĉo 17a oktobro 2010, de cyrille

Kion mi povas proponi al vi por viaj konferencoj ?

De dudek jaroj mi prelegas pri diversaj temoj kaj per variaj lingvoj.

Kiel studento, mi vivtenis min per geologo-prelegoj pri la dinamiko de la planedo. En 1992 kaj 1993, mi prezentis france tiun temon per diapozitivoj, ŝtonoj kaj retroprojekciilo. Tiam ne ekzistis powerpoint kaj oni devis vere pripensi sian prezentmanieron. Nun, pensas powerpoint anstataŭ plejmulto da prelegantoj !

En 2007, mi unuafoje publike prelegis per Esperanto, dum la centjariĝo de la strasburga klubo, pri lokaj mezepokaj kasteloj.

En 2008, kiam mi trapasis la kapablecon en Martigues, mi devis dufoje prelegi, ĉu per Esperanto (Prelego pri la biero), ĉu per la franca (L’espéranto comme langue familiale). Tiuj du prelegoj estis bonaj ekzercoj pri la uzo de mikrofono.

En 2009, mi prelegis en Esperanto kun François Bartsch en Troyes (Francio) kaj en Bjalistoko (Pollando) pri financa, energia kaj ekologia krizoj.

(JPG)
Krizoj dum KL en Bjalistoko

Sole, ankaŭ dum la kleriga lundo de la UK, mi prelegis pri la maniero organizi eventon kun interpretado.

En 2010, mi prelegis pri krizoj kun Bernard Lagrange en Saint-Brieuc (Francio) dum la kongreso de Sat-amikaro. Dum universitata kolokvo en Strasburgo, mi prelegis france pri multlingveco en 3 modeloj pri kvalito-mastrumado. Dum la IK en Strasburgo, mi prelegis pri la teorio de la limigoj (Theory of constraints). Kaj fine de 2010, mi preparis unutagan trejnadon pri eksteraj rilatoj dum semajnfino fine de novembro en La Ciotat (Francio). Tio denove okazis en 2011 sed en Parizo.

Mi unuafoje prelegis per skajpo en Grezijono la 17an de julio 2011. Mi havas bonajn ilojn kaj tio kostas preskaŭ nenion.

Kondiĉoj estas negocieblaj, sed vi minimume zorgu pri vojaĝkostoj, loĝado kaj manĝaĵo.


Fatal error: public_composer_dist() [<a href='function.include'>function.include</a>]: Failed opening 'dist/inc-forum_fonctions.php3' for inclusion (include_path='/mnt/109/sdb/e/0/benecyril/include:.:/usr/php4/lib/php') in /mnt/109/sdb/e/0/benecyril/ecrire/public/composer.php on line 49