bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kiuj ni estas > Articles - Artikoloj > Familia turismo, ie en la mondo

Familia turismo, ie en la mondo

Esperanto por ĉiĉeronado kaj flugfolioj ?

sabato 11a aprilo 2009, de cyrille


Vojaĝante ekster esperantio kun nia familio, ni decidas viziti tre faman eksabatejon. Post irado en muzeo, la bebo finfine endormiĝis en sia ĉareto, kaj do ni decidas serkvi komenciĝontan ĉiĉeronadon per la angla lingvo. Ni plenkreskuloj komprenas ĝin, sed niaj 2 aliaj filinoj ne komprenas. Ĉar la dua ne interesiĝas al tio, mi malfacile interpretas al la unua pro la ĝenado de la dua. Jen mi konsciiĝas ke almenaŭ duono de la ĉeestantoj ne estas denaskaj anglalingvanoj, kaj ankaŭ ili multe tradukas post ĉiu parolado.

La grupo moviĝas en kinejan ĉambron por spekti tridimensiajn bildojn de la abatejo kiel ĝi estis. Tiam ni bone ĝuas la komentojn per nia loka lingvo, sed la aliaj grupanoj komprenas nenion ! Sekve, en la katedralo, pli kaj pli malfacilas la samtempa interpretado ĉar nia ĉiĉerono spertas, kaj sufiĉe bone regas la anglan kiel fremda lingvo por detale priskribi statuojn. Pro tio, la sekvanta grupo kiu uzas la lokan lingvon, moviĝas pli rapide kaj atingas nin en la kapelo. Ni decidas transgrupiĝi por ke la infanoj rekte komprenu, sed tiam evidentiĝis ke la ĉiĉerono ne estis tiom interesa !

La angla lingvo rolas kiel internacia lingvo, sed la rezultoj ne estas mirindaj. Kial anstataŭ ni ne montru ĉe tiaj turismaj lokoj la ekzisto de esperanto ? Kial ni ne proponus al turismaj lokoj traduki flugfoliojn al esperanto, disponigi memaŭskulteblajn tekstojn kaj instrui esperanton al iliaj ĉiĉeronoj ? Ni povus aldoni kelkajn flugfoliojn kiuj prezentas esperanton per fremdaj lingvoj.

Tiel ni povus zorgi ke esperanto marko estu videbla de ĉiu vizitanto ĉe la enirejo aŭ en la butikoj. Kion ni povas oferti al tiuj lokoj kontraŭ tia varbado de ĝiaj klientoj ? Ni povas konigi la lokon en aliaj landoj per uzado de la movado por disvastigi la informon pri tia internanieco.Kaj nuntempe esperantiĝo de turisma loko estas ankoraŭ sufiĉe malofta por ke oni sukcesu decidigi la amaskominikilojn raporti pri ĝi. Se ni farus tion, kiel elekti turismajn lokojn ? Ni povas uzi la statistikojn : ju pli da vizitantoj, des pli bone. Ni elektu la internaciajn lokojn : ju pli da eksterlandanoj, des pli bone. Kaj ni elektu laŭ la nombro da lingvoj elekteblaj : ju malpli da lingvoj, des pli bone, ĉar Esperanto des pli utilus kaj videblus. Ni bezonas aktivan klubon proksiman, kiu povas nutri la esperantiĝon de la estraro de la loko, povas instrui, komuniki, kaj flegi la etoson. Ju pli da esperantistoj venas, des pli la loka grupo povas ĝui internaciecon, kaj havos okazon por allogi novajn lernantojn de la lingvo.

Kiam pli da landoj estos sukcesintaj pri samaj projektoj, videblos ke Esperanto utilas al turismo. Tiam ni sendos niajn « Premier rendez-vous » por ke ili varbu niajn samlandanojn !

Article paru dans LME n°567 Octobre 2008.


Fatal error: public_composer_dist() [<a href='function.include'>function.include</a>]: Failed opening 'dist/inc-forum_fonctions.php3' for inclusion (include_path='/mnt/109/sdb/e/0/benecyril/include:.:/usr/php4/lib/php') in /mnt/109/sdb/e/0/benecyril/ecrire/public/composer.php on line 49