bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kiuj ni estas > Ni partoprenis al REF

Ni partoprenis al REF

vendredo 8a aŭgusto 2008, de cyrille

Se via familio deziras ke ĝiaj infanoj aktivigu kaj parolu Esperanton, vi nepre iru al la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. Tamen, konsciiĝu ke ne tie viaj infanoj povos lerni la lingvon. Vi uzu ĝin ĉe vi antaŭ ĉar estas okazo por uzi Esperanton, ne por malkovri ĝin.

De 5 jaroj REF ne plu okazis en Francio. Ni profitis la okazon por bonvenigi televidan teamon kiu filmis 2 minutojn, elsenditaj tagmeze kaj vespere en la regiono Luar.

Ŝajnas ke France 3 dissendis ĝin naciskale poste, ĉar kelkaj spektantoj en Parizo, Alzaco raportis pri ĝi. Elŝutu la dosieron por konservi memoraĵon.

Alkroĉitaj dokumentoj