bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kiel veni > Praktike, kien iri ?

Praktike, kien iri ?

vendredo 16a junio 2006, de cyrille


Se vi flugas al Strasbourg, la flughaveno nomiĝas Entzheim (Mapo), kaj nun estas facile iri al Strasbourg per la trajno ĝis Gare Centrale au en la alian direkton Molsheim kaj Sélestat.

De la stacidomo de Strasbourg, uzu la trajnon al Sélestat VIA MOLSHEIM kiu staras ĉe la kajo 7, 8 aŭ 9 kaj daŭras 32 minutoj. Male, de Sélestat zorgu ke vi uzas la trajnon per Molsheim. Se la vojaĝtempo ĝis Strasbourg estas nur 15 minutoj, tio montras ke vi eraras. Por la horaroj, vidu la linion Strasbourg-Molsheim.

Per aŭto, vi renkontos multajn trafikŝtopighojn apud la sudo de Strasbourg, kaj vidu Gutemberg.

PNG - 27.4 kb, http://benecyril.free.fr/bildoj/mapo_shoseoj.png

Venu per la A35, A352, RD500 aŭ per la A35 kaj eliru al Obernai, sekvu la RD426 per la direkto Mont Sainte Odile kaj camping ĝis la cirklo sur la mapo. Sekvu la Route d’Ottrott ĝis la ŝtuparo post la kruciĝo

(JPG)

Se vi alvenas per trajno, entrajniĝu en la urban buson Pass’O al Camping ĝis la ruinoj "Saint Jean" aŭ "Parc de Hell". Vidu la mapon

(JPG)

Sekvu la trotuaron en tiun direkton

(JPG)

ĝis la stuparo (dekstra flanko) kiu ebligas atingi la "Place de Vienne".
Agrandir le plan

(JPG)

Placo de Vienne estas tute ne atingebla per aŭto kaj ne kuŝas en la datenbazoj. Nia enirejo estas la unua dekstra. Vi jam scias kie ni loĝas. La interfono ne plu funkcias kiam ni parolas !


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP
Creative Commons License
Bildoj, tekstoj kaj sonoj elshuteblaj per
kontrakto Krea Komunajho escepte kaze de aliaj informoj. Radiostacioj, bonvolu kontakti nin por uzi iun ajn dosieron au parton