ĵaŭdo 6a decembro 2007, de cyrille
Ĉiuj versioj de tiu artikolo :
Mi organizis, inter septembro 2007 kaj junio 2008, por Espéranto-France trejnadon pri interpretado inter la franca kaj Esperanto ĉe la ITI-RI (Institut de Traducteurs Interprètes et Relations Internationales de Strasburgo).
Se vi serĉas interpretiston pri Esperanto por viaj konferencoj aŭ por komerci, jen miaj spertoj :
Spertoj kiel interpretisto
En 2007,
Muzeo Oberlin en Waldersbach, flustra samtempa interpretado por germano, de la franca al esperanto,
Bierfarejo en Saâles, sekvuma interpretado por grupo da 30 homoj, el 4 nacioj, de la franca al esperanto,
Koncentrejo Struthof kaj historia muzeo en Strasburgo, sekvuma ligo por ĉinino, de la franca al esperanto.
En 2008,
Simpozio pri Homaj Lingvaj Rajtoj, Unuiĝintaj Nacioj (UNO) en Genève, samtempa interpretado de la franca al Esperanto kaj de Esperanto al la franca.
Prelego pri lingva diverseco kaj irlanda kulturo dum la kongreso de Espéranto-France en Martigues, samtempa flustra interpretado de esperanto al la franca.
Akcepto ĉe la urbo Baugé dum la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF), sekvuma interpretado de la franca al Esperanto.
Ceremonio homaĝe al Zamenhof ĉe unesko la 15an de decembro 2008, por la Pola delegitaro ĉe Unesco, samtempa interpretado de la franca al Esperanto kaj de Esperanto al la franca.
En 2009,
Prelego de Paul Peeraerts pri la aventuro de "Monato" dum la kongreso de Espéranto-France en Troyes, samtempa flustra interpretado de esperanto al la franca.
En 2010,
Dum la semajno de Esperanto en Strasburgo,
Konferenco de Kimie Markarian pri Sorobano, samtempa interpretado de Esperanto al la franca.
Konferenco de Claire Lauffenburger pri klarigoj de "Kiriku kaj la sorchitino" al plenkreskuloj, flustra samtempa interpretado de la franca al Esperanto.
Konferenco de Mark Fettes pri imagopovo en la edukado de indighenaj infanoj en Kanado, samtempa interpretado inter la franca kaj Esperanto kaj inverse. Mia plej longa tempo : un horo kaj duono sola !
Leciono de Kimie Markarian pri Sorobano en la lernejo de la Parko en Obernai, sekvuma interpretado sen notoj de Esperanto al la franca.
En 2011,
Konferenco de Nicole Foss pri financa krizo, fino de l’nafto kaj vi, samtempa interpretado de la angla al Esperanto.
Konferenco de Marek Blahuš pri Wikipedio "10 jaroj kaj poste ?", samtempa interpretado de Esperanto al la franca.
Akcepto ĉe la urbo Sète, sekvuma interpretado de la franca al Esperanto, kaj samtempa flustra interpretado de Esperanto al la franca dum interasocia kongreso IREM.
En 2015,
Tria tutmonda kolokvo pri instruado de Esperanto organizita de ILEI en Neuchâtel. Samtempa interpretado de Esperanto al a franca kaj inverse.
100a Universala Kongreso en Lille. Interpretado de la oficialaj ceremonioj per sekvuma kaj samtempa interpretado (Urbodomo de Boulonjo, Urbodomo de Lille, futbal macho, visito de jhurnalistoj al la komunumo pri la metroo).
Spertoj kiel ĉiĉerono
Mi havas porteblan Monacor WAP-3 mikrofonon.
En Esperanto :
Obernai, por ĉeĥa familio, brito, hungara familio,
Strasburgo dum tuta tago pro la Internacia Festivalo 2006, por grupo da 75 homoj, 19 nacioj,
Kastelo Haut-Koenigsbourg dum la 62a internacia renkontiĝo en Saâles, en 2007, por grupo da 40 homoj, 4 nacioj kaj dum la 1a IK de Strasburgo en 2010 por grupo 13-persona,
Centro de Strasburgo, en 2008, por hispana interpretisto.
En la angla :
Strasburgo, Mont Sainte-Odile por finna paro, somero 2006
Spertoj en tradukado, sonoj kaj filmoj
De la franca al esperanto :
boata vizito de Strasburgo por Batorama en 2007,
traduko kaj dublado de "Eroj sen misteroj, fortega kastelo" en 2006,
traduko kaj aŭskulteblaj mp3-oj de kastelo Kagenfels en 2006,
subtekstoj de "Kiriku kaj la sorĉistino" en 2006,
traduko de "la arkeo foriras je la 8a" en 2010.
De la angla al la franca :
Inĝeniera finstudo "Farebleco de sciiganta sistemo en grundakvo", ENGEES, 1994,
infana voĉo en porlerna franca lumdisko, por Heineman, 1994,
Propono por remarecigi la Mont Saint-Michel, por Hydraulics Research, 1993.
Miaj laborlingvoj estas :
Lingvo A : franca, Esperanto
Lingvo C : angla
Mi jam laboris pri tiuj leksikaĵoj :
En Esperanto :
frua dulingveco, instruado, lernejaj sistemoj,
mezepoko, regiona historio, Sankta Romia Ĝermana Imperio,
bierfarejo, muelejo
lingvaj rajtoj, interkompreniĝo, indiĝenaj popoloj
sorobano kaj matematiko
Freud kaj psikologio
financoj, valutoj, nafto produktado,
En la angla :
urban hydraulics,
groundwater,
water supply,
sanitation, urban drainage, water treatment,
coastal engineering,
software computing, UML,
public services.
Pri tiuj fakoj en esperanto, mi bezonus longan antaŭanoncon por prepariĝi pro manko de fakvortaro.
Mi loĝas en Obernai, en Alzaco, proksime al Strasburgo, sed mi ofte estas en Parizo, ĉe la sidejo de Espéranto-France.