bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Sonoj > Babilado kun Istvan Ertl

Babilado kun Istvan Ertl

dimanĉo 11a marto 2007, de cyrille


En februaro 2007, ni vojaĝis al Luksemburgio kun la tuta familio por renkonti la familion Ertl. Tiam mi prenis la okazon por intervjui Istvan Ertl, iama oficisto de UEA dum 10 jaroj, kunfondinto de liberafolio, tradukisto de multaj libroj, ktp ktp...

Pro la infanoj, ni devus atendi ĝis preskaŭ noktomezo por interbabili. Do mi ne povas vere diri ke mi intervjuis lin, pli ĝuste ni babilis ĉirkaŭ la tablo. La malgranda mikrofono estis meze inter ni kaj ne moviĝis, do pardonu la malbonan kvaliton kaj miaj eraroj ĉar kutime mi pensas al taŭgajn demandojn kaj ne pri la gramatiko.

Ni parolis pri traduko de Jules Vernes, kiun Istvan tre ŝatas, la lernado de fremda lingvo per hungaroj, lia laboro por UEA, la profesieco en hobia movado kiel la nia, kaj finfine, interparolo kiu interesos ĉiujn, kiuj pensas ke oni povus tuj enkonduki esperanton en Eŭropan Parlamenton kiel pontolingvon. Efektive, nuntempe oni enkondukas la irlandan lingvon, kaj estas interese lerni el ties problemoj.

Tiu interparolo denove konvikis min ke estonta projekto mia estos organizo de interpreta kurso en Alzaco. Se tio interesas vin, sendu mesaĝon.

Ĝis revido en esperantio.

Aŭskultu la dosieron (31 mo)

Alkroĉitaj dokumentoj


Fatal error: public_composer_dist() [<a href='function.include'>function.include</a>]: Failed opening 'dist/inc-forum_fonctions.php3' for inclusion (include_path='/mnt/109/sdb/e/0/benecyril/include:.:/usr/php4/lib/php') in /mnt/109/sdb/e/0/benecyril/ecrire/public/composer.php on line 49