sabato 3a marto 2007, de cyrille
La 62a regiona staĝo denove okazos en Francio inter la 20a kaj la 21a de oktobro 2007 en la malgranda urbo Saâles, alzacaj Vogezoj (Latitudo 48n21 Longitudo 7e07), en taŭga feridomo « La porte d’Alsace », je la limo inter la departamentoj Bas-Rhin kaj Vosges (Orienta partio de Francio).
La Strasbourga grupo organizos ĝin kun ampleksa programo por ĉia intereso (vizito de bierfarejo, ekskurso al kastelo Haut-Koenigsbourg,
prelego pri kasteloj, kinejo en esperanto, ampleksa libroservo, surprizaj spektakloj, kaj tradiciaj kursoj por ĉiu nivelo, franca ekzamensesio). Pliaj informoj ĉe la grupo de Strasbourg
La alighilo pretas. Tuj rezevu la datojn. Alighu antaù la fino de junio pro rabato.