bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Sonoj > Spektakloj de Giuliano Turone

Spektakloj de Giuliano Turone

Ĝoju la lingvan ĵongladon

ĵaŭdo 17a aŭgusto 2006, de cyrille


Giuliano Turone faras lingvan ĵongladon plurlingve per La Dio Komedio de Dante. Li parolas itale, fonetike, angle, usone, france, germane, hispane, hungare, ruse, pole, japane kaj finfine litove. Tiu spektaklo pri la gloto daŭras 44 minutoj. (41 Mo)

Inter la du spektakloj, Lidija Gomolickaite ludis fluton sed mi ne surbendigis ŝin. Kompreneble, mi neniam surbendigas sen permeso, kaj tiam mi ne havis tempon por demandi.

La malutilo de tabako de Anton Ĉekov estas la dua spektaklo kiu daŭras 19 minutoj (17 Mo).

Post ĵaudo, mi intervjuis Giuliano Turone pri siaj spektakloj kaj spertoj (9 minutoj, 8 Mo). Dankon al li pro la permeso publiki tiujn ege interesajn sonojn.

Pri la teknikaĵo, mi ŝanĝis la amplekson eĉ se ĝi plialtiĝas ĉiujn bruojn ĉar la sono estis malforta. Trovu la plej taŭgan amplekson depende de viaj iloj, kaj trejni aŭskulti por la tago kiam vi povos spekti esperantistan teatraĵon.