bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kiuj ni estas > Articles - Artikoloj > UK en Firenzo > Le président d’Espéranto-France en dessous de tout !

Le président d’Espéranto-France en dessous de tout !

Tiufoje, esperantio estas subtera anstataŭ subtila

dimanĉo 6a aŭgusto 2006, de cyrille


Sabato :

Kia enua solena fermo. Fakte, sufiĉas kun la malfermo, ŝparu vian tempon, forgesu la venontajn solenajn fermojn. Je la fino, ni tuj eliris kaj jen ĉesis la verda paralela mondo. Mi ne volas memori pri tiuj lastaj prelegoj antaŭ verda flago kaj stelo, sed mi memoros pri kelkaj faktoj kiuj aperis dank’al frenezuloj kiuj faris ne fareblajn projektojn : Brazilanoj de Imagufilmo faris « Gerda malaperis », la unua filmo tute en esperanto, Britoj de Verda Ranaro estigis « Mikael kaj la monstro » kaj « La pacaj batalantoj » kiel originala teatraĵo, Finlandanoj de Dolchamar volis kanti per nekutima lingvo kaj eĉ trovis sian publikon kaj tiel plu. Tiel plu ke mi pardonpetas al ĉiuj aliaj esperantistoj kiujn mi ne renkontis aŭ kiuj min ne komprenis, mi tute certas ke ĉiuj alportas sian valoron, kio estas nekredeble alta en esperantio.

Kia granda sukceso estis tiu kongreso !

Kompreneble, ne ankoraŭ estas samvalore tiom, kiom Mikelanĝelo skulpanta la statuon David, sed mi pli kaj pli pensas ke Goliat estas en niaj mensoj. Liberiĝu, iru ekster la verda paralela mondo, ni preskaŭ pretas, kaj baldaŭ estos la fino de la tunelo.

Pri neseriozaj aferoj kaj tuneloj, jen la lasta intervjuo de la semajno revenante hejmen kun la nuntempa plej gravulo de Esperantio en Francio. Rara okazaĵo, la prezidanto de UFE tute hazarde renkontis mian mikrofonon en la tunelo Sankta Gotardo ! Ĉu pro la varmeco, ĉu pro la fetora jam dufoje spirita aero, ĉu pro la atendado de tunela libero, fakte ion inspiris lin. Aŭskultu liajn spritajn subterajn parolojn por konkludi tiun malkutiman semajnon.

Dankon al ĉiuj, kaj bone movadumu. Ĝis poste, revenu ofte por aŭskulti intervjuojn.