bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kiuj ni estas > Articles - Artikoloj > UK en Firenzo > Kreantoj aldonvaloran

Kreantoj aldonvaloran

dimanĉo 6a aŭgusto 2006, de cyrille


Vendredo : Mi intervjuis Giulano Turone antaŭ lia dua spektaklo kiu estis tiom bona, kiom la unua. Eĉ dufoje, mi tre ŝatis tiun tempon kiam mi surbendigis. Poste, vi povos ankaŭ aŭskulti la du spektaklojn pri la gloto kaj la tabako.

Dum la posttagmezo, mi ĉeestis la aŭkcion kie mi prenis kelkajn sonojn kaj ŝercoj de Humprey Tonkin. Estas bona spektaklo vidi lin vendi aĉaĵojn per nekredebla prezo kaj ĝoja etoso.

Ankaŭ mi intervjuis Dolchamar (Muzikisto) kaj Paul Gubbins (Verkisto de la Pacaj Batalantoj), sed vi devos iomete atendi pli por aŭskulti tiujn dosierojn.

La Arta Vespero okazis denove en salono Zamenhofa, kiu nur taŭgas por budoj sed ne tre bone por muzikumi. Tamen, multe da homoj ĝuis la bonajn spektaklojn, kaj min ĉefe impresis la Internacia Koruso. Post nur kelkaj provludoj, tiu multnacia grupo koncertis kune.

Poste ni iris al la junulgastejo pro spektaklo planita je la 10a, sed ni foriris je la 12a ĉar ĝi ne ankoraŭ komenciĝis...


Fatal error: public_composer_dist() [<a href='function.include'>function.include</a>]: Failed opening 'dist/inc-forum_fonctions.php3' for inclusion (include_path='/mnt/109/sdb/e/0/benecyril/include:.:/usr/php4/lib/php') in /mnt/109/sdb/e/0/benecyril/ecrire/public/composer.php on line 49