bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kiuj ni estas > Articles - Artikoloj > UK en Firenzo > Pli kaj pli seriozaj aferoj

Pli kaj pli seriozaj aferoj

dimanĉo 6a aŭgusto 2006, de cyrille


Ĵaudo : Estraro respondas aŭ respondos. Tio estas tre bona kutimo ĉar la estraro malfermiĝas al la movado por nuntempaj demandoj. Nur vere simplaj demandoj estis tuje responditaj ; mi bedaŭrinde ne povis ĉeesti ĝis la fino pro vizito al la komerca ĉambro kun aliaj IKEFanoj, kaj ne surbendigis ĉiujn demandojn.

D-ro Martinuzzi akceptis nin kaj prezentis la regionon kaj la agado de la Komerca Ĉambro. Tamen, pro malpreciza interpretado, oni devus sekvi la prelegon pere de la Itala lingvo. IKEF nepre devas pli disvastigi la teĥnikajn vortojn, aŭ almenaŭ tradukistoj devas prepari sian laboron antaŭe babili.

Poste min renkontis Patrick Segur kaj bone malkovris lian sistemon, Geoloko, kiu atribuas unikan numeran kodon al geografiaj zonoj : temas pri la Geo -kodo. Do kun nur unu numero, oni povas labori pri 2-ebenaj datumoj. La patento de la sistemo devigas la uzadon de la estonta internacia lingvo, Esperanto. Jes vi bone legis, finfine mi trovis frenezulon kiu laboras ekster la movado, en la vera monda kaj ne en la verda, kaj kiu ankaŭ trovas Esperanton taŭga por seriozaĵoj ! Vidu http://www.geoloko.com kaj demandu vian kodon pere mesaĝo al patrik.segur ĉe geoloko.com.

Post komerca, la tago iĝis pli kaj pli artista : mi jam spektis « stil ekzercoj »-n per Henrri de Sabates marde, kaj do mankis la verdajn ranaranojn kiu estigis du dramojn, pli malpli seriozaj marde en la granda kaj taŭga salono Lapenna. Tiu vespere, la salono estis malpli taŭga, teĥnikaj problemoj malfaciligis ilian laboron, sed baldaŭ mi tre ĝojis tiujn spektaklon. « Pronto », mi pardonpetas, mia poŝtelefono eksonis kaj mi devas respondi kompreneble, eĉ se vi estis leginta. Se vi estus sekvinta la teatraĵon, vi estus aŭdinta aliaj tiajn sonojn kaj pordbruojn. Aĉa kutimo ke ni kunportis el la vera mondo. Ŝajnas ke la publiko preskaŭ pretas por tute normale ĝui esperantistan teatraĵon. Vidu la intervjuo de Paul Gubbins pri tiu temo, en la rubriko "Sonoj".

Post la teatraĵo, ni prenis la buson ĝis la junulgastejo kie okazis koncerto de Dolchamar. Bonŝance mi tre ŝatas tian muzikon, kaj mi bone ĝuis la spektaklon. Reveninte buse post la noktomezo, Tazima Mayuko kaj aliaj Internaciaj Korusanoj ekkantis mirindante la lokajn pasaĝerojn.

Esperanto estas mirinda ilo, mi tute ĉertas pri tio.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP
Creative Commons License
Bildoj, tekstoj kaj sonoj elshuteblaj per
kontrakto Krea Komunajho escepte kaze de aliaj informoj. Radiostacioj, bonvolu kontakti nin por uzi iun ajn dosieron au parton