bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kiuj ni estas > Articles - Artikoloj > UK en Firenzo > Ankoraŭ vakuo, sed pli da denseco

Ankoraŭ vakuo, sed pli da denseco

vendredo 4a aŭgusto 2006, de cyrille


Merkredo : Tago de ekskursoj. Kial ni aliĝas la UK-on por tia tago ? Esperantistaj ekskursoj estas multekostaj, kaj neniajn informojn pri ĉiĉerono mi povis trovi en la dua bulteno. Tiu sistemo estas tiom malklara por novaj esperantistoj, ke ni decidis memveturi al Sienna.

Aliaj francanoj kuniĝis kun GPS sistemo por kunvojaĝi. Elekti nian vojon tiel estis nova sperto, sed tre taŭga kaj tre agrabla kiam oni jam provis sole per la multnombraj, ne taŭgaj vojmontriloj. Kompreneble, se vi serĉas vian vojon kaj zorgas pri motorbiciklistoj, vi ne plu povas eviti la multnombrajn truojn de la ŝoseo.

En Sienna, oni povas ĝoji tre belan urbon, sed tre rapide oni renkontas esperantistajn ŝafarojn. Des pli gravuloj ne sukcesas promenadi sennome. Almenaŭ, Esperantio estas tre larĝa hodiaŭ, kaj pli densa ol kutime dum la krongreso.

Ni finis la tagon en Prato, en la Internacia Infana Kongreseto kie mi volis renkonti knabojn kiu povus fari la voĉon de Kiriku por la esperantistan version de "Kiriku kaj la sorĉistino". Vidu franclingve paĝon se vi ne konas la filmon.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP
Creative Commons License
Bildoj, tekstoj kaj sonoj elshuteblaj per
kontrakto Krea Komunajho escepte kaze de aliaj informoj. Radiostacioj, bonvolu kontakti nin por uzi iun ajn dosieron au parton