bildo kvarsezona de Obernai Familio Hurstel, en Obernai

Hejmpaĝo > Kiuj ni estas > Articles - Artikoloj > UK en Firenzo > Duonplena aŭ duonmalplena ?

Duonplena aŭ duonmalplena ?

merkredo 2a aŭgusto 2006, de cyrille


Mardo : La tago komencis per IKEF renkontiĝo hodiaŭ. IKEF estas asocio de la Esperantistaj Komercistoj, kaj kiel ĉiuj asocioj, ĝi devas kelfoje zorgi pri balotoj kaj renovigi sian estraron. Pro tio okazas la renkontiĝo dum la Universala Kongreso. Ĉu nur pro tio 40 komercistoj tiom vojaĝis, kial ili tiom indas interŝanĝi siajn spertojn ? Ŝajnas ke jes. Pli ol du triono de la renkontiĝo estis fuŝita per malaltnivela diskuto pri interretaj rimedoj, kiujn mi jam spertis ekde kelkaj jaroj en aliaj asocioj, por finfine iĝi al neniu laborlisto. Post tiu ege enuiga perdo da tempo, bonŝance Philippe Berizzi demandis ke ĉiuj sinprezentas. Ni do ekmalkovris la riĉecon de la renkontiĝo kunportite per ĉiu komercisto mem, kvankam rapide dum la restonta tempo. La movado estas vere stranga, tiom da espero kaj samtempe oni tiom malŝparas riĉecon.

Parolante kun Dennis Keeffe el Usono, mi malkovris lian projekton verki libron pri merkatiko en esperanto. Ŝajnas ke ni vere bezonas tiun estontan laboron !

Pli da informoj post morgaŭ, kiam ni havos pli da tempo por ni mem kaŭze de la tago de ekskursoj.


Fatal error: filemtime() [<a href='function.filemtime'>function.filemtime</a>]: Stat failed for mes_fonctions.php3 (errno=2 - No such file or directory) in /mnt/109/sdb/e/0/benecyril/ecrire/public/composer.php on line 87