Malkovru la intervjuon de la estro de UEA Renato Corsetti
mardo 1a aŭgusto 2006, de cyrille
Lundo : Hodiaŭ, la artikolo estas malpli longa ĉar mi havas ion por vi : Mi intervjuis Renato Corsetti kaj ni parolis pri la estonteco kaj komerco, ni analizis kune la merkaton en Esperantio. Malkovru kion pensas Renato pri komerco, ĉu ekzistas merkato en Firenze dum tiu semajno. Ankaŭ malkovru kiuj estas la estontaj komercistoj per esperanto. Elŝutu la intervjuon en la rubriko « Sonoj ».
Tiu intervjuo ne estas la sola farita, sed mi bezonas pli da tempo por eldoni la intervjuon de Joe Bazilio, estro de Imagufilmo kiu faris « Gerda malaperis », la plej bona filmo en esperantio tiujare, lanĉita dimanĉe. Facile ĉar estos verŝajne la sola filmo farita per, por kaj pro esperanto, sed almenaŭ tiu entrepreno ekzistas kaj riskas sian monon por ni.
Ni spektis kelkajn minutojn hieraŭ, kaj la parolado kaj la filmado estas ege bona. Se vi kredas pri filmoj, se vi bezonas ilin por instrui aŭ plialtigi vian nivelon, vi nepre bezonos la sekvantajn filmojn. Tamen ili nur ekzistos se ni aĉetas la unuan filmon. Nepre aĉetu tiun DVD-on, la brazila teamo vere meritas vian apogon. Se vi loĝas apud Strasbourg, sendu mesaĝon al mi por ke mi aĉetu vian ekzempleron po 16 eŭroj.
Ankaŭ venonta estas la intervjuo de Sam Green, usona produkisto de filmoj kiu interesiĝas pri la movado kaj malkovras ĝin kun sia interpretisto.